Iom da historio
La praformo de ACE estas Afrika oficejo. Tial ĉi necesas koni la historion de Afrika oficejo por bone koni tiun de ACE.
AFRIKA OFICEJO
Ne estas simple rakonti pri la historio de la Afrika Oficejo: temas pri longa historio. Efektive, antaŭ sia nuna statuso en Afriko, Afrika Oficejo naskiĝis jam delonge.
Dum la Universala Kongreso de Stokholmo en 1980, S-ro Hans Bakker kaj kelkaj amikoj pensis semi la verdan grajnon ankaŭ en Afrikon. ĝis tiam la agado de UEA en Afriko preskaŭ ne ekzistis, kaj la tiamaj Esperantistoj estis nur Eŭropanoj vivantaj en Afriko. Necesis "produkti" Afrikanojn-Esperantistojn, kaj tiel komenciĝis la laboro de Hans, ekskomisiito de TEJO pri eksteraj rilatoj.
Naskiĝis do la Afrika Agado de UEA. Kaj iom post iom, S-ro Hans Bakker, kiu iĝis la respondeculo de UEA pri Afrika Agado eniris la nigran kontinenton per leteroj. Li serĉis kaj trovis lernantojn koresponde. Al tiuj li instruis ankaŭ perkoresponde. Kelkaj bonvoluloj helpis lin en tiu malfacila tasko, korektante taskojn de komencantoj kaj resendante novajn al ili. Tiel multaj instruis la lingvon. Iom post iom la agado de Hans Bakker trovis favoran eĥon en la movado.
Sur la afrika kontinento, iuj el la la komencintoj iĝis spertaj kaj fervoraj esperantistoj. Tiuj kreis aŭ gvidis grupon da lernantoj, ankaŭ kiuj fervore interesiĝis pri la lingvo kaj same lernis kaj instruis ĝin. Kompreneble, necesis mono por okupiĝi pri tiu pli kaj pli kreskanta nombro de esperantistoj. S-ro Hans Bakker malavare per sia propra mono kontribuadis al tiu agado. Ankaŭ pro tiu konstanta agado, vekiĝis en la esperanto-komunumo granda intereso pri la movado afrika. Tiel kelkaj malavaraj samideanoj decidis donaci monon al Fondaĵo Afriko de UEA, kiu okupiĝas pri la elspezoj rilataj al Afriko. Kreskis la elspezoj sed tiom da donacoj monaj preskaŭ ĉiam ne sufiĉis por kovri la elspezojn. La administrajn laborojn S-ro Hans Bakker faradis sola en sia hejmo, kie do instaliĝis la pra-ulo de Afrika Oficejo. Li senpage okupiĝis pri tiuj laboroj frue en la mateno, malfrue en la vespero, kaj ankaŭ semajnfine. Post dudekjara strebado vere kuraĝoplena, S-ro Hans Bakker, kiu tamen bonvole plenumis tiun servon por UEA, antaŭvidis sian retiriĝon. Li opiniis, ke venis tempo por ke UEA okupiĝu pri tiu promesplena kampo, kiu estas Afrika E-movado.
Jam antaŭ la jaro 1998 s-ro Hans Bakker, ekklopodis respondecigi Afrikanojn pri tiu laboro transdonante al ili sperton. Sub gvidado de UEA, afrikaj Esperantistoj mem, inter kiuj jam aperis bonkvalitaj, profesiiĝu por helpi al samideanoj afrikaj, kies nombro senĉese kreskadas. En 1998 plifortiĝis la ideoj de Hans pri respondecigo de UEA kaj Afrikanoj pri la movado en Afriko. "UEA disponigu la monrimedojn kaj Afrikanoj laboros". Io tiucele eketis : la Togolanda Esperantisto Raoul HOUNNAKE devis staĝi en CO de UEA en 1998 por malkovri la laboron.
Hans neniam forgesis sian proponon pri respondecigo de UEA kaj Afrikanoj pri la movado en Afriko. Dum la restado de Raoul en CO, okazis multaj diskutoj pri la afero. Hans Bakker, Osmo Buller - tiama Direktoro de UEA kaj Raoul K. Hounnake tiama estrarano de Unuiĝo Togolanda por Esperanto multfoje interkonsiliĝis. Afrikanoj tute pretaj estis tiam por labori, sed manko de mono ĉe UEA ne tuj ebligis al ĝi ion promesi.
Multenombraj estis la planoj kaj finfine, estis decidite krei en Afriko oficejeton kiu zorgu pri la Afrikanoj, kaj transprenu iom post iom la laborojn de Hans kaj tiujn kiujn UEA faras por la afrika kontinento. La UK-o de Montpeliero lanĉis la aferon per la elektado de la Togolanda Esperantisto GBEGLO Koffi kiel estrarano de UEA pri la Afrika Agado. GBEGLO Koffi kaj Raoul tiel ek-transprenis taskojn de Hans. En 1999 Raoul devis duafoje staĝi en CO por pli bone kompreni la laboron. Fine de la jaro li revenis al Togolando kaj kunlaboris kun GBEGLO Koffi pri Afrika Agado. En 2001 DOUMEGNON Koffi aldoniĝis al ili, kaj ĉiuj zorgadis pri la laboroj. Dume konturiĝis la oficejo, kaj UEA pli kaj pli respondecis pli ĝia funkciado, disponigante parton de la sumo bezonata por ĝiaj laboroj. GBEGLO Koffi pasigis du mandatojn en la estraro de UEA, kaj en 2004 devis retiriĝi. Dum siaj estraraj periodoj, li pledadis por la transpreno fare de UEA de la financado de Afrika Oficejo. Kvankam rimedoj mankas al UEA, ĝi povis tamen taski al si pli konsiderinde kontribui en la movado Afriko: jen do naskiĝis la Interkonsento inter UEA kaj IZ.
Nova erao en la klopodoj por la starigo de Afrika Oficejo. La Oficejo havas novan sidejon kaj novan laborsistemon priparolitan supre. Raoul HOUNNAKE en tiu momento forlasis la laboron fine de 2004.
Sidejo
Afrika Oficejo troviĝas nun ene de Instituto Zamenhof en Lomé, Togolando. ĝia funkciado kiel oficejo komenciĝis en januaro 2001. Tiam s-ro GBEGLO Koffi vendis sian motorciklon kaj per la mono akirita konstruigis ĉambreton en sia domo. Tio povis liberigi lokon por la funkciado de la oficejo tiam. En oktobro 2004, kiam finkonstruiĝis Instituto Zamenhof, la oficejo translokiĝis tie ĉi.
Kiel funkciis la Afrika Oficejo de 2001 ĝis 2004 ?
Afrika Oficejo estas kvazaŭa frateto de la Centra Oficejo en Rotterdam. ĝia ĉefa tasko estas servi al Afrikanoj, nome de UEA. ĝia hierarkia ĉefo principe estas la ĝenerala Direktoro de UEA, kiu respondecas pri ĉiuj oficejoj de UEA, kie ajn ili estus. Implicite, pro praktikaj kialoj, la ĉefa respondeculo povus esti la Respondeculo de UEA pri Afriko. Tiel efektive estis, kiam Hans estis la Respondeculo de UEA pri Afriko. Nun post lia retiriĝo, la Oficejo estas sub la respondeco de la ĝenerala Direktoro de UEA.
De 2001 ĝis 2004 la Oficejo funkciis en apartaj cirkonstancoj, ĉar UEA konsideris ĝin kiel eksperimentan oficejon kiun financis Afrika Fondaĵo. Ekde 2004 UEA pli koncerniĝis pri ĝia funkciado, por kiu ĝi kontraktis kun Instituto Zamenhof en Lomé.
En AO mem estas gvidanto, s-ro GBEGLO Koffi. La Afrika Oficejo laboras kiel parto de la iama Oficejo en la domo de S-ro Hans Bakker de kiu ĝi pli kaj pli transprenas taskojn. Nun preskaŭ la tuta laboro transiris al Instituto Zamenhof, kies administranto estas GBEGLO Koffi.
Financojn por regulaj elspezoj (afranko de leteroj, retelspezoj, ktp) liveras parto de rimedoj de la Fondaĵo Afriko de UEA, kiun nutras subvencioj, donacoj de malavaraj samideanoj al kiuj cetere la afrika movado ĝi tie esprimas siajn dankojn. Alian parton de la financoj liveras UEA al Insituto Zamenhof laŭ la kontrakto inter ambaŭ organizaĵoj.
Kion faradis la Afrika Oficejo?
Al la esperantistaro afrika, la Afrika Oficejo ofertas multajn servojn.
- Individuoj, kluboj kaj naciaj asocioj povas peti tiujn servojn.
- Individuoj povas peti de la Afrika Oficejo legaĵojn, informilojn, informojn pri la movado, ktp.
- Komencantoj eĉ eternaj kaj progresantoj povas plibonigi sian lingvoscion per kursoj diversaj organizataj perkoresponde.
Cetere, AO povas helpi al individuoj per provlegado de verkitaj kaj publikigotaj artikoloj aŭ libr(et)oj.
Kiam estas problemo pagi kongreskotizon aŭ abonon al periodaĵoj de UEA, deponi monon en vian personan konton ĉe UEA aŭ preni el ĝi, eblas peti la peradon de AO.
Ofte, eksterafrikanoj ŝatus sendi monon al amikoj afrikaj, sed troviĝas antaŭ transpagaj problemoj, altaj kostoj de la bankservoj, ktp. En tiaj kazoj, bonvolu rememori, ke eblas tute libere peti helpon de AO, por ke kostoj transpagaj ne subtrahiĝu el la sendata mono.
Afrika Oficejo diverskampe servas al kluboj kaj asocioj, ekzemple subvencii ilian agadon kondiĉe de taŭga ĉiujara raportado. Tiu agado povas inkluzivi naciajn kongresojn.
Pretigo de verkoj de Afrikanoj
La oficejo publikigas verkojn de afrikaj esperantistoj. Tiuj ĉi sendu siajn manuskriptojn al la oficejo, kiu okupiĝas pri ĉiuj laboroj, ĝis la verko aperos.
ĝi pretas ankaŭ tajpi por la naciaj asocioj kelkajn dokumentojn kiel reklamilojn, regularojn, aliĝilojn al kongresoj, raportojn, ktp. aŭ multobligi tiujn kaj tuj dissendi ilin al multaj adresoj por kluboj kaj naciaj asocioj kiuj ŝatus tiel fari. En tiu ĉi kazo, la klubo aŭ asocio simple sendu ekzempleron de la dissendota dokumento al AO.
Kiam naciaj asocioj opinias, ke AO povas utili en perado de kontaktoj kun aliaj esperantistoj aŭ esperanto-asocioj, ĝi laŭeble plenumos tiun rolon.
Organizado de Trejnkursoj per Fondaĵo Hans
Fondaĵo Hans estas fondita de kelkaj nederlandaj esperantistoj en la jaro 2002, kiel memoraĵo al Hans ten Hagen, tre aktiva esperantisto, kiu precipe interesiĝis pri instruado kaj Afrika agado. La fondaĵo celas eduki afrikajn progresintajn esperantistojn por ke ili kapablu instrui la lingvon al aliaj en Afriko. En tiu agado ĝi petas kaj ricevas helpon de AO, sed ĝi estas sendependa de UEA. ĝi estas tute memstara kun propra estraro.La funkciado de Fondaĵo Hans donas taskon al AO. ĝi ricevas la petojn de la landaj asocioj aŭ kluboj, kiuj ŝatus organizi trejnkursojn por E-instruantoj. La peto konsistas el programo kaj buĝeto de la aranĝo. AO rilatas kun la petanto ĝis fina decido pri la organizo de la kurso. Krome, AO zorgas ankaŭ pri prepara kurso perkoresponda por certiĝi pri la nivelo de la partoprenontoj de la trejnkurso.
Afrika oficejo en 2005
En 2005 UEA interkonsentis unu jaran kontrakton kun Instituto Zamenhof por la prizorgado de la laboroj de Afrika oficejo. UEA tiel dispongis 5000 eŭrojn por kontribui en salajroj de la laborantoj kaj en havigado de laboriloj. La laboroj pluiradis kiel antaŭe, sed kun kun iom da ŝanĝoj en la plenumantoj de la laboroj. Fine de 2004 Raoul HOUNNAKE forlasis la oficon, kaj tiam la tuta laboro revenis al s-roj GBEGLO Koffi kaj DOUMEGNON Koffi. Okazis reorganizado de la laboroj, kaj tiel aliaj laborantoj de Instituto Zamenhof enplektiĝis. Preskaŭ ĉiuj laborantoj de Instituto Zamenhof efektivigis taskojn de Afrika oficejo. Ambaŭ Koffi havis la precipajn taskojn. Tial iradis la laboroj ĝis fino de oktobro, kiam la estraro de UEA, per mesaĝo de sia prezidanto Renato CORSETTI, informis, ke la kunlaboro inter UEA kaj Instituto Zamenhof pluiros en 2006, sed ne laŭ la antaŭa kontrakto. La prezidanto informis pri baldaŭa livero de nova kontrakto.
En decembro aperis la kontrakto-propono de la estraro de UEA. Instituto Zamenhof reagis proponante modifojn. La estraro de UEA akceptis neniun ŝanĝon kaj postulis, ke nur ĝian tekston akceptu Instituto Zamenhof. ĉar la laboroj por Afriko jam okazadis en Afriko antaŭ ol naskiĝis la kontrakto ne pli frue ol en 2005, Instituto Zamenhof trovis, ke tiu kontrakta afero estas semonta problemon por la glata irado de la E-laboroj en Afriko. Tial ĝi, Instituto Zamenhof akceptis daŭrigi siajn laborojn por Afrika Oficejo, sed sen kontrakto. Tio signifas, ke disponigo de 5000 eŭroj ne plu estas devo de UEA, sed la laboroj iros tute normale en Instituto Zamenhof kiel antaŭe. La estraro de UEA ne akceptis tion. ĝi nuligis la kontrakton, kiu jam mortis laŭ la proponoj de Instituto Zamenhof. ĝi decidis instali Afrikan oficejon en alia lando afrika. ĉar la laboroj farataj de Togolandanoj antaŭ 2005 pluestas kaj okazas en Togolando, Instituto Zamenhof kreis ene de si strukturon kun la nomo Afrika Centro Esperantista.