Historio de Esperanto en Afriko
La movado en Afriko ekzistas de multaj jaroj, ne ekzistis verkaĵoj priaj. Ne pli frue ol en 1999 la belga Esperantistino Heidi GOES verkis tezon por licenciaj studoj. La temo de la tezo rilatas al Esperanto en Afriko. Ŝi povis de multaj flankoj kolekti buntajn informojn kaj kompilis sian tezon. Tiu ĉi estas nun la unua historia libro pri Esperanto en Afriko. Ĝia titolo estas: La Esperanto movado en Afriko, kun speciala atento al Tanzanio kaj Togolando.
Jen la teksto de tiu libro en la nederlanda lingvo; kaj jen artikolo kiun GOES verkis pri sia esploro por la revuo Esperantologio/Esperanto Studies.