Apero de A.C.E.
Afrika Centro Esperantisto estas nenio krom la daŭrigantoj de la laboroj de la tiama Afrika oficejo de Hans BAKKER kaj la transprenintoj de liaj laboroj.Naskiĝo
La 10-an de septembro 2005 okazis kunveno de la prizorgantoj de Instituto Zamenhof. Tiam ili pritraktis la kontraktoproponon de la estraro de UEA. Rimarkiĝis, ke la estraro ne tute intencas daŭrigi la kunlaboron kun la instituto. Por certigi la daŭrigon de la laboroj, kiujn Togolandanoj transprenis de Hans BAKKER, kiuj devas pluiri por la progresigo de Esperanto en Afriko, la kunvenantoj proponis starigon de ACE. S-roj ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah Biova, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou starigis la taskaron de la nova centro, kiu rolu por Afriko, kiel la iama COE (Centra Oficejo Esperantista) de Parizo rolis por la tutmonda Esperantistaro en la unuaj jaroj de la ekzistado de Espepranto.
Laboroj
La 15-an de septembro 1980 Hans BAKKER skribis la unuan leteron, tiel komencante sian laboron por Afriko. Dum pli ol dudek jaroj li instruis la afrikanojn ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri konstruo de propra vivo. Hans tiel fariĝis patro de afrikanoj, kiujn li ĉiumaniere helpis kaj pluhelpas. Nun abundas Afrikaj Esperantistoj instruitaj de Hans. La laboroj de Hans pluiru kaj tial ĉi, Togolandanoj, kiuj transprenis preskaŭ ĉiujn laborojn de li, iniciatis kreon de centro, kiu servu al Afrikaj Esperantistoj. Temas pri ACE (Afrika Centro Esperantista). Tiu ĝi celas daŭrigi la afrikan agadon iniciatitan en 1980 fare de s-ro Hans Bakker por la disvastigo de Esperanto en Afriko, informe, eduke kaj aplike, en la humanisma spirito kiu inspiris lin.
A - Listoj de laboroj
- Laboroj koncerne nur Afrikon : temas ĉefe pri laboroj, kiajn Hans BAKKER faradis. Novaj povas aldoniĝi laŭ la cirkonstancoj.
- ĝeneralaj laboroj : temas pri laboroj, kiuj rilatas al tutmonda movado laŭ la kunlaborado de ACE kun ĉiu ajn Esperanto-organizaĵo.
-
1-) Laboroj por Afriko :
-
a) Instruado perkorespondada:
- Enkonduka E-kurso per "Nos 1er Pas"
- Enkonduka E-kurso per " E-o for Beginners"
- Kurso por komencantoj per " Kurso Ferez"
- Kurso por progresantoj per " Por la Praktikantoj"
- Kurso por Progresantoj per " la korektado de la ricevitaj leteroj"
- Enkonduko al Esperantologiaj studoj
- b) Administrado de la Afrika Esperantistaro : ĝisdatigo de informoj pri la afrikaj esperantistoj kaj E-organizaĵoj
- c) Respondado al informpetoj venantaj rekte al la Afrika Centro
- ĉ) Rilatado kun unuopaj esperantistoj kaj kluboj kaj helpi ilin agadi por Esperanto. Por ACE tute ne gravas landaj asocioj, ĉar la kluba vivo okazas pli en lokaj grupoj ol en asocioj.
- d) Redaktado de la Afrikaj gazetoj: HACE, OVo, ALVOKO, Afrika Reto ; ktp
- e) Eldonigado de verkoj de afrikanoj.
- f) Diversaj servoj al la Afrika Komisiono kaj al Afrika Oficejo de UEA
-
a) Instruado perkorespondada:
-
2- ĝeneralaj laboroj
Temas pri plenumado de taskoj kun kunlaborantaj organizaĵoj. Organizado de renkontiĝoj, perado de servoj, organizado de internaciaj ekzamenoj, reprezentado, ktp.
Dokumentoj pri programoj kaj niveloj de la ekzamenoj estas je ĉies dispono. Interesiĝantoj bonvolu peti tion de la centro.
B- Labormetodo
La laboroj de ACE baziĝas sur la principo "ju pli multaj, des pli ni vivas nian vivstilon". Esperanto do estas ne nur komunikilo sed ankaŭ arta perilo, identigilo. ACE praktikos desubismon. ĝi tiel rekte servas al unuopaj Esperantistoj kaj ankaŭ al kluboj. Havo de landa asocio estas bona, sed tute ne grava por ACE. Tiu ĉi rekte rilatos kun la lokaj kluboj, kiujn ĝi helpos en la disvastiĝo de la lingvo. La utiligado de Esperanto jam nun estas grava. ACE do instigos al produktado de verkaĵoj diverspecaj. ĝi organizos tra afrikaj landoj kursojn, ekzamenojn, E-renkontiĝojn, kaj klopodos, ke iam tutafrika renkontiĝo okazu sur la kontinento.
C- Eldona agado
ĝi precipas en la taskaro de Afrika Centro Esperantista. Verkoj de afrikanoj ne ŝimu en tirkestoj. Libroj, son- kaj video-bendoj, KD, DVD, ktp de afrikanoj aperu. Kiuj jam havas tiajn projektojn, tiuj tuj rilatu kun ACE
D- Periodaĵoj
Horizonto de Afrika Centro Esperantisto (HACE) tiel estas la heroldo de ACE.
ĝi regule aperas rete kaj ankaŭ papere.
Por legi la retan version, necesas simple aliĝi al la grupo hace@yahoogroups.com, skribante al hace-subscribe@yahoogroups.com
Aperas ankaŭ KomACE (Komunikoj de Afrika Centro Esperantista) ricevebla kiel HACE.