KomACE 003 06/02/2006 =========================================== KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE ------------------------------------------------------------------------------ Redaktas :Cophie PARPHES Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com ------------------------------------------------------------------------------ La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto ============================================= Enhavo 1- Centra Oficejo sub lupeo de senspertulo 2- Panikoj en la Afrika Agado 3- Rajtoj de la komitato de UEA, devoj de la estraro de UEA 4- Materialo en la angla 5- KomACE 001 kaj OO2 ========================================= En decembro 2005 la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA faris rapidajn shanghojn en la afrika movado. Nenion pri tio ili klarigis al la komitato, kaj ankau afrikaj Esperantistoj sekvis ilin nenion komprenante. Tagoj pasis, aperis pli kaj pli da vortoj pri la kondutoj de la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA, kiuj agas ne nome de UEA kaj ties membroj, sed je propra nomo. Memorante kiel koloniintoj intervenas en afrikajn aferojn politikajn por dividi Afrikon kaj sekve bone regi ghin, afrikaj Esperantistoj pli kaj pli komprenas la konduton de la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA, kaj petadas pli da klarigoj pri la afero kaj jam ekpensas pri sia vera rolo en la kondukado de la Esperanto-aferoj en Afriko. 1- Centra oficejo de UEA sub lupeo de senspertuloj (1) ------------------------------------------------------------------------------ ------- Kiuj neniam vizitis la Centran oficejon de UEA, sed legus la libreton "Centra oficejo de UEA en vortoj" de GBEGLO Koffi, tiuj havos ideojn pri la diversaj lokoj en la ejo, kaj ankau pri la diversaj pauzoj. Tamen pri la esencoj de la laboroj farataj tie neniu povus scii. Estraranoj grumbladis pri malfruo en apero de la revuo Esperanto, de la jarlibro, ktp. La reagoj de la respondecaj personoj, supozigas, ke la laboroj en CO estas ne tute kontrolataj. Komitatano, kiu iam vizitos la COn povos legi protokolojn de kunsidoj de la oficistaro de CO, kaj tiam rimarkos multon. Neniu perdis tempon por tion peti, kaj ekzistis ghis julio 2004 neniu kajero en kiuj estas la protokoloj. Neniam okazis tiaj kunsidoj, dum kiuj la direktoro de la centra oficejo audus chiujn laborantojn kaj donus instrukciojn kaj direktivojn, kaj ankau la laborantoj audus unu la alian. Preskau chiuj oficistoj venas al la oficejo, kiam ili volas, kaj tial laboroj ege malfruas. Ofte la ghenerala direktoro mem devas fari laborojn de aliaj ech se li ne kompetentas pri tio. Esperantistoj grumbladis pri malfruo en traktado de financaj aferoj kun la CO. Jen nun unu kialo. Eble de augusto 2004 ghis nun okazas iom da shanghoj en la aferoj. Necesas demandi la vizitantojn kaj oficistojn de CO. Chu nun okazas kunvenoj de la oficistoj kun protokolado au nur babilado de la oficistaro dum kafopauzoj sufichas al la ghenerala direktoro kiel kunveno de oficistoj ?Chu nun estas skriba kontrakto au nur dumkafpauzaj dungoj pluokazas ? En venontaj numeroj de KomACE aperos aliaj vortoj. 2- Paniko en la afrika movado --------------------------------------------- Post la hasta formado de nova komisiono kaj informo pri translokigo de Afrika oficejo de Togolando al Benino, multaj Esperantistoj demandas sin pri la sorto de la movado en Afriko. Kial la estraro kaj ghenerala direktoro faris tion ? Neniam antaue afrikaj Esperantistoj audis pri mankoj en la laboroj de la afrika komisiono kaj de la afrika oficejo. Mesaghoj de afrikaj Esperantistoj pli kaj pli frapas la pordon de la Togolandaj kunlaborantoj de Hans BAKKER. Kio ghuste okazis ? La Togolandanoj ne povis respondi, char la estraro kaj ghenerala direktoro neniam en la jaro 2005 admonis la koncernulojn. La laboroj en la afrika komisiono ege bone iradis kaj longa raporto pri tio aperis en TRAFRIK 06 reta. Kiu shatus legi tiun chi, tiu petu ghin de ACE. En politika medio, Europanoj malbonintencaj dividis Afrikanojn por tiel bone regi ilin. Jen suferegas la kompatindaj afrikanoj pro militoj, malsatoj, ktp. Afrikaj Esperantistoj tute ne volas ion tian toleri en la afrika movado. Postaj tagoj montros la diversajn starpunktojn. 3- Rajtoj de la komitato de UEA, devoj de la estraro de UEA ------------------------------------------------------------------------------ ------------- Kion faras la estraro de UEA ekster la UK-oj, tion la komitato rajtas scii, kontroli kaj aprobi. De 1998 ghis 2001, la tiama ghenerala sekretario de UEA, Michela LIPARI, aperigadis cirkuleron paperan por informi la komitaton. Tiu informado estas do tasko de la estraro, kiu devas regule plenumi ghin. La estraro kaj ghenerala direktoro malfondis la afrikan komisionon kaj starigis novan. Plie ili klopodas siamaniere starigi sian afrikan oficejon, sed ne tiun por kiu Hans BAKKER trejnis homojn. Ghis nun la komitato ne tute estas informita. Chu la Esperanto-movado en Afriko ne gravas por la komitato de UEA ? La komitato devas konstante informighi pri la pashoj de la estraro. Tiel multaj mispashoj estos evitataj en UEA, kie la estraro tute nenion reprezentas antau la ghenerala direktoro, kiu al ghi altrudas chion ajn, kaj minacas per sia baldaua demisio, se la estraro ne akceptas kion li diras. Komitatanoj vekighu, ke UEA bone fartu kaj vere funkciu tute demokratie., kiel ghiaj statutoj tion preskribas 4-Materialo por anglalingvanoj -------------------------------------------- JEN NIA MONDO (libreto kaj kasedo) estas je chies dispono che ACE. Interesighantoj turnighu al ACE por havi la materialon. Eblas disponigi ankau malgrandan magnetofonon por legi la kasedon. 5- KomACE 001 kaj 002 ------------------------------------- Tiujn chi numerojn de KomACE oni povas ricevi. Interesighantoj petu tion de la redakcio Same estas ricevataj ankau HACE NUL kaj TRAFRIK 06 ================================== Kaprido mortinta tranchilon ne timas ========================================== POR SENDEPENDA KAJ FORTA AFRIKA AGADO PER AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA A. C. E. ------------------------------------------------------------------------------------- La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis che la Togolandanoj, tiuj daurigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE) 11 BP 48, Lome 11, Togolando Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : afrikacentro@hotmail.com Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, B-Kpota, Adidome, Lome Prizorgantoj : GBEGLO Koffi (administranto); DOUMEGNON Koffi (sekretario) Taskoj : organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto. HACE estas la periodajho de HACE. Ghi aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Krome estas ankau KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ghi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa. Por legi rete tiujn informilojn necesas simple alighi al la grupo , skribante al Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio. Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w" _____________________________________________________ Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi. Prefere diru chion en la mesagho mem. _____________________________________________________ -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.1.375 / Virus Database: 267.15.6/257 - Release Date: 10/02/2006