KomACE 002 =========================================== KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE ------------------------------------------------------------------------------ -------- Enhavo 1- Esperanto-Organizajhoj 2- Eldona agado de ACE 3- Materialo en la angla 4- SIPU kaj Esperanto en Burundio ========================================= Jam pasis la tempo de lernado nur de akuzativo, kaj afrikaj Esperantistoj devas pripensi la enprofudighon en Esperanton. Dum pli ol 25 jaroj de senchesa laboro de Hans BAKKER kun kunlaborado de Togolandanoj, nun estas la momento iri trans la akuzativon. Afrikaj Esperantistoj brakumu pli altajn studojn Esperantajn kaj tiel scios kiel utiligi Esperanton kaj varbi por ghi.Tion chi ili faros tute realisme kaj libere. Unu el la celoj de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA estas kontribui en tiu chi plukono de Esperanto kiel lingvo kaj vivstilo. 1- Esperanto-organizajhoj =================== Ne per la sama vojo afrikanoj lernis la lingvon. Kiuj lernis ghin per helpo de membro de SAT, tiuj tuj simpatias al SAT 'Sennacieca Asocio Tutmonda". Same estas por tiuj kiuj lernas ghin de membro de UEA. La plejmulto el la afrikanoj lernis Esperanton de Hans BAKKER, kiu tiam laboris kiel komisiito de UEA. Jen la afrikanoj automate farighis membroj de UEA. Ghis nun; lau tiuj afrikanoj, UEA estas la tegmenta organizajho de Esperanto en la mondo. Tial chi chiam al UEA ili turnighas por peti helpon. Necesas scii pri aliaj organizajhoj. Multaj afrikanoj lernis Esperanton de membroj de SAT-Amikaro. Tiu chi estas la Francia brancho de SAT. Tiu chi fondighis komence de augusto 1921 en Prago kun la celaro : - Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda, - kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante che ili fortikan senton de homeca solidaro - lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili farighu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la nomataj internaciistoj - servi kiel peranto che la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT - Peri kaj chiel eble plej helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio. SAT-Amikaro amase investis en Afriko, disponigante lernilojn kaj instruante Esperanton. Ankau ghi havas sian stabon afrikan, kiu zorgas pri la afrika movado. Kiel oni povas tion vidi, SAT estas tutmonda asocio kiel UEA. Chu nur tiuj ekzistas ? Pli kaj pli aperas informoj pri alia tutmonda organizajho. Temas pri E-Civito. Ghia laboro pli centrighas al Esperanto-kulturo. Tial chi ghi jhus okazigis Esperantologian seminarion en Togolando. UEA, SAT kaj E-Civito havas sian respektivan gvidliniojn, kaj ofte okazas batalo inter ili. Tamen chiuj tri kontribuas en la evoluigo de la afrika E-movado. Chiu afrikano tute rajtas rilati kun chiuj. Ekzistas tamen aliaj asocioj, kies plejparto alighas al UEA au subskribas la pakton de la E-Civito. Ankau tiuj asocioj rilatas kun Afrikanoj por la disvastigo de Esperanto sur la nigra Kontinento. Ne pretervidataj estas kluboj kaj unuopuloj, kiuj alighas ne al tiuj organizajhoj, sed tamen ankau rilatas kun afrikanoj kaj helpas ilin en la disvastigo de Esperanto. Por la disvastigo de Esperanto en Afriko, ties Esperantistoj tute libere rilatu kun chiuj E-organizajhoj, kluboj kaj unuopuloj. 2- Eldona agado ============ Ghi precipas en la taskaro de Afrika Centro Esperantista. Verkoj de afrikanoj ne shimu en tirkestoj. Libroj, son- kaj video-bendoj, KD, DVD, ktp de afrikanoj aperu. Kiuj jam havas tiajn projektojn, tiuj tuj rilatu kun ACE. La manuskriptoj de jenaj libroj estas jam tajpitaj kaj baldau ekaperos unu post la alia: - La regholando de Koyikro, prozajho, Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) - Gasuku la aventuremulo, prozajho, Nkwirikiye M. (Tanzanio) - Mia kredado, prozajho, GBEGLO Koffi (Togolando) - Rondo afrika rakonteÉ, poemaro, ADJE Adjevi (Togolando) - Festo de beno, prozajho, Prince Henry OGUINYE (Nigherio) - Mi ne scias, filozofiajho, GBEGLO Koffi (Togolando) - lirikaj literoj, poemaro, Kompilajho de Heidi GOES (Belgio) kaj GBEGLO Koffi (Togolando) - Kontempleto, poemaro, GBEGLO Koffi (Togolando) - La historio de Esperanto en Afriko kun speciala atento al Togolando kaj Tanzanio; Heidi GOES (Belgio) - 16 OVOJ, lernolibro por progresantoj, GBEGLO Koffi (Togolando) Kiu havas eldonotajhojn, au shatas verki sed pro necerteco trovi eldonanton ne emas verki, tiuj tuj rilatu kun ACE. Certe la verkoj eldonighos. 3- Materialo por anglalingvanoj -------------------------------------------- JEN NIA MONDO (libreto kaj kasedo) estas je chies dispono che ACE. Interesighantoj turnighu al ACE por havi la materialon. Eblas disponigi ankau malgrandan magnetofonon por legi la kasedon. 4- Kurso disponigita de ACE ====================== - Enkonduka E-kurso per "Nos 1er Pas en Esperanto" - Enkonduka E-kurso per " E-o for Beginners" - Kurso por komencantoj per " Kurso Ferez" - Kurso por progresantoj per " Por la Praktikantoj" - Kurso por Progresantoj per " la korektado de la ricevitaj leteroj kaj tekstoj" - Enkonduko al Esperantologiaj studoj - Trejnkursoj por E-instruantoj 5- SIPU kaj Esperanto en Burundio =========================== La 15an de decembro 2005 la Burundia ministerio pri enlandaj aferoj donis permeson al SIPU (Societe Internationale de Paix Universelle - Societo Internacia de al Paco Universala) agadi sur la tuta teritorio Burundia. Tuj el universitatanoj formighis nacia komisiono pri disvastigo de Esperanto. Jen la vortoj de Gˇdˇon NIZEYE pri la unuaj provoj Antau la naskigho de la SIPU (Societo Internacia de la Paco Universala kun administra centro en Burundia lando) estis ja malmulte da esperantistoj kiuj lernis la lingvon per korespondado. Poste, SIPU volis kunigi ilin. Kelkaj el ili alighis , aliaj ne montris intereson. Certe nia nova asocio havas aliajn celojn ekster Esperanta lingvo, sed tio ne devus konstistigi obstaklon por tiuj kiuj volus nur la lingvon eklerni au utiligi. Ni certe konsideras tre grava Esperanton ene de niaj projektoj se ni volas ke nia societo vere estu internacia. Nun , SIPU komencis en la universitatoj Esperanton disvastigi. Efektive. Rimarkindas, ke ghenerale la gejunuloj serchas liberan tempon por lerni la lingvon, dum la maljunuloj kaj la modernaj homoj interesighas pri la komputilo kaj la sporto. Kvankam kelkaj el ili vidas en Esperanto estontan gravan lingvon, ili bedaurinde ne havas kuraghon lerni ghin tial ke ghi shajnus stranga afero, kiu necesigas tempon kaj energion. De dek monatoj ke mi lernas Esperanton, mi neniel imagintus ke ghi estos tiom alirebla. SIPU starigis nacian komisionon por Esperanton konatigi. Universitataj gejunuloj respondas, char eble ili havas sufiche da tempo por utiligi ghin dum sia estonta vivo. Ili komprenas ke Esperanta lingvo estus bezono kaj estos utilo por rapide la mondon de la novaj teknologioj atingi, char por la unua fojo en la homa historio, Esperanto kapabligas efikege, sen lingvolimoj au lingvotrudoj, disvastigi ideojn. ================================== Kaprido mortinta tranchilon ne timas ========================================== POR SENDEPENDA KAJ FORTA AFRIKA AGADO PER AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA A. C. E. ------------------------------------------------------------------------------------- La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis che la Togolandanoj, tiuj daurigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE) 11 BP 48, Lome 11, Togolando Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : afrikacentro@hotmail.com Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, B¸-Kpota, Adidome, Lome Prizorgantoj : GBEGLO Koffi (administranto); DOUMEGNON Koffi (sekretario) Taskoj : organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto. HACE estas la periodajho de HACE. Ghi aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Krome estas ankau KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ghi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa. Por legi rete tiujn informilojn necesas simple alighi al la grupo , skribante al Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio. Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w" _____________________________________________________ Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi. Prefere diru chion en la mesagho mem. _____________________________________________________ -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.1.375 / Virus Database: 267.15.6/257 - Release Date: 10/02/2006