KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA ( KOMCE) ==================================================== 1- La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj plufaratas en Togolando ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- Jhus aperis informo, ke Afrika Oficejo de UEA ne plu estas en Togolando. Tio estas ne tute vera, char nur la esprimo "Afrika oficejo de UEA" ne plu rilatas al Togolando. Esperantistoj en Togolando ekde 1995 komencis transpreni laborojn de Hans BAKKER, kiu faris tiujn kiel komisiito de UEA. En 2000 Hans BAKKER kaj la transprenantoj de liaj laboroj elpensis la terminon Afrika Oficejo por nomi la plenumantaron de tiuj laboroj. La agadon de UEA en Afriko financis membroj de UEA per siaj donacoj al Fondajho Afriko de UEA. En 2005 ankau la asocio UEA per siaj propraj rimedoj kontribuis en tiu chi laboro donante subvencion de 5000 euroj surbaze de kontrakto, kaj tiel plilarghighis la termino al Afrika oficejo de UEA.. Nun la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA decidis shanghi la kontrakton al formo kiun la togolandaj aktivuloj ne povis akcepti. UEA nuligis la kontrakton je la fino de 2005, kaj tial la termino "Afrika Oficejo de UEA" ne plu ekzistas en Togolando. La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis che la Togolandanoj, tiuj daurigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando. Jen la adresoj : AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE) 11 BP 48, Lome 11, Togolando Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : afrikacentro@hotmail.com Eblas legi la retan periodajhon HORIZONTO de ACE per simpla aligho al la retlisto , skribante al Same atingos vin ankaau kACE (Komunikoj de Afrika Centro Esperantista) 2- Materialo por anglalingvanoj -------------------------------------------- JEN NIA MONDO (libreto kaj kasedo) estas je chies dispono che ACE. Interesighantoj turnighu al ACE por havi la materialon. Eblas disponigi ankau malgrandan magnetofonon por legi la kasedon. 3- Afrika numero de Literatura Foiro ---------------------------------------------------- Tuj aperos afrika numero de la periodajho Literatura Foiro. Ghi estas afrika, char la enhavo konsistos preskau nur el tekstoj de afrikanoj. La aperigo de tiu chi numero estas unu el la projektoj de la Esperantologia Semajno en Togolando en 2005. Respondecas pri la laboro s-ro Antoine KOUASSI KOUABLAN , skribante al Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio. Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w" _____________________________________________________ Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi. Prefere diru chion en la mesagho mem. _____________________________________________________ -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.1.375 / Virus Database: 267.15.6/257 - Release Date: 10/02/2006