Januaro 2006 ======================================= H A C E nulo ======================================= HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA H A C E Liberesprima sa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA Redaktas : Fo Koffi Adreso : afrikacentro@hotmail.com ============================================= ENHAVO ======== Eksplodo de Hans BAKKER Naskigho de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA Laboroj de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA Apero de HACE LA KONTRAKTO Anoncetoj Temoj en venontaj numeroj ================================================ "Mi havas ghis 40 kilogramojn da bagaghoj ? Chu tiom sufichas por porti hejmen donacojn al parencoj ? Vestoj, televidiloj, biciklo, gladiloj, ludiloj, libroj, porteblaj telefonoj kaj komputiloj, manghiloj, ktp. Mi forgesu neniun, se ne, mi havos problemon hejme. Jam pli ol 10 jarojn mi vivas en Europo, kaj baldau mi reiros al mia Afriko. Kiuj kotizis kaj klopodis, ke nun mi estas en Europo, al tiuj mi devas donaci ion che mia rehejmigho, char mi memoras, ke tiel faradis miaj antauuloj, kiuj revenadis el Europo, kiam ni estis infanoj en mia vilagho afrika. Vere, unu sola persono tute ne povas vojaghigi sian filon al la eksterlando; jen do parencoj, kaj ech tuta vilagho helpas. Nun estas miavice montri dankemon. Ankau monon mi kunportu sufiche, char multaj vilaghanoj vizitos min; ili manghos, trinkos kaj ricevos monon" Karaj gelegantoj, Jen aspekto de la vivo en Afriko. Por solvi propran problemon, oni bezonas manojn de multaj. Enbezonulo kuras al frato, fratino, kuzo, kuzino, frato de la onklo de la kuzo de la avo de la patro de kuzino, preskauonklo. Kaj ofte solvo estas trovata. TIETTI-Instituto de Esperanto (TIETo) estas en Togolando, Afriko. Antau siaj problemoj, ghi povas nenion fari ol kuri al pluraj helpontoj. TIETo estas la instrufako de la landa asocio UTE en Togolando, kaj tiel kunlaboras kun UEA. En 1999 ghi farighis ILEI-sekcio en Togolando. Ghi rilatis ankau kun Saionji Masajuki pri Yumeiho-terapio. En printempo 2004 ghi ekkunlaboris kun Civito. Kial tiom da rilatoj ? Certe la respondoj staras supre ? Por solvi siajn problemojn TIETo turnighas al chiuj. El tiu chi turnighado de TIETo al chiuj rezultis la apero la litertrio ACE por nomi la laborojn de Togolando por Esperanto. FoK Malsilentas HANS BAKKER ====================== Ekde de printempo 2004, kiam TIETo (TIETTI-Instituto) de Esperanto en Togolando, ekkunlaboris kun Civito, chiaj vortoj chefe akuzaj al la instituto, cirkulas inter la gvidantoj de UEA. La kulmino de tiu sinteno aperas kun artikolo en Libera Folio. Certe la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA atingis sian celon : movi Afrikan Oficejo de Togolando al alia pro kunlaboro de TIETo kun Civito. De la komenco de tiu chi afero ghis fino de 2005 Hans BAKKER tute nenion publike diris. Nun li audigas siajn vortojn, kio povus divenigi, ke li antaue diskutis kun la estraro kaj ghenerala direkoro, sed tiuj chi neglektis liajn vortojn. Hans BAKKER malsilentis per du tekstoj. La unuan, NOVA HORIZONTO, li disponigis al la Esperantistoj, ke ili sciu lian pozicion. Per la dua, PACHJAJ VORTOJ, PACAJ VORTOJ, li atingas la estraron kaj gheneralan direktoron, montrante al ili kio pli gravas. Jen liaj tekstoj 1- Horizonto Nova Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Ekzistis tiam aliaj E-orgnizajhoj. Kial nur al UEA mi alighis ? Simple mi havas miajn amikojn chefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj. Dekomence ni laboris kolege, komplemente. La horizonto estis pli vasta ol mia, tion mi sciis kaj bonvenigis. Dum mia laboro mi chiam pensadis pri transpreno de la laboroj fare de afrikanoj. En mian horizonton eniris multaj afrikanoj, kaj mi trovis en Togolando homojn kapablajn por tiu chi laboro. Tio okazis en 1997. De tiam ghis nun Togolandanoj transprenis preskau chiujn taskojn de mi, kaj elpensis mem aliajn. Ili okupighas diligente pri kursoj perkorespondaj, eldonado de libroj de afrikanoj, disdonado de lerniloj (ofte donacataj de UEA, IEI, SAT-Amikaro kaj aliaj asocioj au unuopuloj) organizado de seminarioj, ekzamenoj, ktp. Tiun agadon partoprenadis dekoj (kaj pli) da helpemaj esperantistoj ekster Afriko. Ilia helpado estis kolosa. Multaj farighis fidelaj amikoj de la Afrika movado. Multaj farighis fidelaj donacantoj de Afrika Fondajho de UEA. Tiu horizonto ekzistis dum la jaroj de 1997 ghis 2005. Ekde septembro 2004 la centro de tiu chi agado farighis nova lernejo: Instituto Zamenhof (IZo) en Togolando. En la komenco tiu lernejo disponigis laborejon por la Esperanto-agado. Poste la kunloghado evoluis al komuna agado: instruistoj kaj Esperanto-agantoj estas la samaj homoj. Tie nun laboras la transprenantoj, pli ghuste la transprenintoj de miaj laboroj. Ili perfekte plenumas la laborojn, diligente kaj glate. Denove shanghighis la horizonto. Evoluo estas natura legho. Kaj la evoluo ne chesis. La agantoj en Instituto Zamenhof malkovris alian horizonton: la Esperanto-kulturon kaj ghian signifon por Afriko. La alia laboro ne chesis sed vastighis. Nun jhus deko da afrikaj esperantistoj trejnighis pri Esperanto-kulturo kaj historio dum tuta semajno jarfina en IZo. Afrikanoj lernu ne nur la gramatikon, sed ankau ili enprofundighu en Esperanto kiel ideo kaj movado. Nur tiel ili povos bone agadi por la movado en Afriko. La partoprenintoj estas ege kontentaj pri la lernado kaj proponas ke tio okazu ofte sur la kontinento. IZo estas preta helpi tiujn, kiuj en sia propra lando volas organizi ion tian. Do plia tasko aldonighis al aliaj multaj, kiujn ghi jam transprenis de mi. Chiuj laboroj E-aj en IZo estas enkadrigitaj en la alo ACE (Afrika Centro Esperantista). ACE nek IZo estas partoj de iu alia organizajho. Ili estas memstaraj, kaj volas resti tiaj. ACE havas sian lokon en la vasta afrika agado nun ekzistanta. ACE plu laboros pri la samaj taskoj kiujn iam mi mem faris. Ghi korespondas kun chiuj afrikaj Esperantistoj, klopodos trovi solvon al iliaj problemoj, disponigas kursojn kaj diplomojn al ili, trovos korespondantojn por ili, kunlaboras/servas kun/al chiuj Esperantistoj tra la mondo. Kluboj kaj landaj asocioj, ech unuopuloj, kiuj shatus efektivigi planon pri disvastigo de Esperanto en Afriko, ne hezitu kontakti ACE. Tiu chi foje povos ech helpi lau sia kapablo solvi privatajn aferojn de esperantistoj. Tiom kiom mi pluhavas energion por labori mi partoprenas en la laboroj de IZo, ACE kaj UEA. Por Esperanto en Afriko, vi povas turnighi al UEA, sed ankau al ACE. Tiu chi estas proksima al afrikanoj kaj bone komprenas ilin. Progresu Esperanto en Afriko, kaj kresku Esperanto-kulturo sur la kontinento. Jen en kelkaj frazoj resumighas la celo de ACE. Ghi volas esti nova vastigho de la horizonto. Hans Bakker, iama komisiito de UEA pri Agado en Afriko. 2- Pachjaj vortoj, Pacaj vortoj Kiam infano naskighis, ghi bezonas atentan vartadon. La gepatroj zorgas pri ghi. Edukado estas malfacila: oni devas nek dorloti, nek bati, nek neglekti . Ech ami estas foje malfacile. Kiam la infano kreskas, precipe se temas pri filo, venas periodo kiam li memstarighas. Li ne volas plu la kontroladon kaj la gvidadon de la gepatroj. Okazas ribelado, krioj, insultoj. Oni kredus ke la amo tute malaperis - sed tio estas nur shajno. Ghi plu estas tie kaj re-aperas kiam poste venas jaroj de pli trankvila vivotempo. Tiel okazas en familio. Kaj nun io tia okazas en Togolando. Anstatau "gepatroj" legu "UEA". Anstatau "filo" legu "Afrika Oficejo de UEA". En 2005 okazis tio, kio devis okazi. La filo ribelis kontrau la gepatroj, kaj diris "Adiau! Mi estas libera por iri kun kiu mi mem volas, Ech se mia elekto ne plachas al vi." Kies kulpo estas tia konflikto? Vana demando. Kies kulpo estas la memstarigho de adolesko? La sola solvo estas: ne paroli pri kulpo. Neglekti la sakrojn. Esperi pri iama mildigho de la interrilatoj. Kaj intertempe: diskrete zorgi ke la junulo ne suferu pro manko de tegmento. Tiu tegmento estas trovita en la formo de Instituto Zamenhof, lernejo en Togolando, kiu edukas junajn homojn kaj kovas novajn esperantistojn. Tie trovis lokon la nova Afrika Centro pri Esperanto. Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Nenion malbonan mi diras per tio pri SAT au Civito au alia Esperanto-asocio. Simple mi havas miajn amikojn chefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj. Mi laboris por fondi Afrikan Oficejon de UEA en Lomˇ - intime kunlaborante kun la mirinda homo Gbeglo Koffi. Mi plu laboros kun mia amiko Gbeglo Koffi. Kaj kun miaj amikoj en UEA. Honi soit qui mal y pense. (Franca proverbo, kiu signifas: Chu tiu kiu kritikas estas mem perfekta homo?) Nun UEA rekonstruas sian Agadon en Afriko. Aliflanke Afrika Centro pri Esperanto projektas la daurigon de sia vojo. Unu laboras kiel parto de UEA. La alia laboras sendepende, kaj jam serchis "dangherajn amikojn" (por sherce citi la titolon de artikolo en Liberaj Folioj). Espereble ambau bone fartos en 2006 kaj poste. Por fini mi volas citi frazojn de ambau flankoj. Mi povus trovi citajhon kun koleraj vortoj, sed mi preferas la jenajn, kiujn mi trovis en la fino de retmesagho de la 2a de januaro: Gbeglo Koffi: "Kun la espero ke UEA pretos kunlabori kun ACE/IZo en sia Afrika Agado, ni deziras chion bonan al vi kaj al UEA en ties laboroj por la Agado de UEA en Afriko." Osmo Buller: "Tiun deziron mi kore reciprokas." Hans Bakker, iama komsiito de UEA pri Agado en Afriko. Naskigho de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA ==================================== Antau 1995 Togolandanoj ekkunlaboris kun Hans BAKKER en ties Afrika Agado. Kun la paso de la tempo la kunlaboro pli kaj cedis al transdono de laboroj. Jen ekde 1999 plikonkretighis la transpreno de la taskoj kun la UEA-estraranigho de GBEGLO Koffi. Unu jaron antaue chiam cele al tiu transpreno de taskoj de Hans BAKKER, la Togolandano Raoul HOUNNAKE staghis en Centra Oficejo de UEA. En januaro 2001 DOUMEGNON Koffi aldonighis al Raoul kaj Koffi, kaj chiuj tri transprenadis la laborojn de Hans, al kiuj ili aldonadis proprajn elpensitajn. La laboroj devis okazi en domoj de la tri personoj. Necesis do havi fiksan lokon por la laboro, kaj tie chiuj tri homoj oficu. En 2001 GBEGLO Koffi vendis sian motorciklon, kaj per la mono konstruigis chambreton en sia domo. Tiu chi ebligis al la tri homoj labori por Afriko. Necesis nomi la laborejon. Hans kaj la transprenantoj de la laboroj proponis la nomon Afrika Oficejo. La tiama ghenerala Direktoro de UEA, Osmo BULLER, ne tute konsentis, kaj proponis la nomon Afrika E-Centro. Tiu chi nomo ne povis rezisti, kaj Afrika Oficejo restis la nomo. Gravas ne nomo, sed la efektivigo de la laboroj. Jen do la tri Togolandanoj faradis la laborojn, kiujn finance subtenadis Hans BAKKER kaj Afrika Fondajho. Hans proponis, ke UEA dungu la laborantojn, sed tio ne povis ebli, kaj estis propono, ke la laborantojn dungu TIETo en ties lernejo Instituto Zamenhof, kiun intertempe starigis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi per kontribuoj de neesperantistoj kaj por helpi en la disvastigo de Esperanto en Afriko. En 2004 kiam UEA kaj TIETo estis traktantaj pri la afero, TIETo ekkunlaboris kun Civito. La tiamaj estraranoj kaj ghenerala Direktoro de UEA estis nekontentaj kaj decidis trakti la aferon ne plu kun TIETo, sed kun Instituto Zamenhof. En 2005 estis kontrakto inter UEA kaj Instituto Zamenhof (IZo) : UEA disponigis 5000 eurojn por kontribui en salajrado de laborantoj kaj en havigo de labormaterialo. Fine de oktobro 2005 la prezidanto Renato CORSETTI de UEA informis IZon, ke UEA ne plu pretas daurigi la kontrakton kun IZo en la unua formo. Aperis poste la nova formo kaj ankau la proponoj de IZo. Finfine, nova kontrakto ne povis ekzisti inter UEA kaj IZo, kvankam la laboroj pluiras en Togolando. UEA decidis starigi sian Afrikan Oficejon en alia lando Afrika, kaj donos al ghi siajn taskojn, dum plupendas la laboroj de Hans jam transprenitaj kaj farataj de Togolandanoj. La nomo Afrika Oficejo, kvankam proprajho de Hans kaj la transprenantoj de liaj laboroj, estas de tiuj chi donacita al UEA. La laborantoj en Togolandano trovis tri literojn por enkadrigi la gravajn laborojn faratajn. Jen do la literduo AO cedis al litertrio ACE. Grandaj progresoj estas sentataj, chu ne ? Oni tiel pasis de du literoj al tri. Tiu chi kresko montrighas ne nur en la literaroj sed ankau en la klopodoj de ACE por Esperanto en Afriko ekde 2006. La unua atingo estas la sukcesa organizo de la Esperantologia Fakultato en Togolando fine de decembro 2005 kaj komence de januaro 2006. Tuj aperos taskaro de ACE, kaj tiam chion pri ties laborkampo chiuj malkovros. Laboroj de Afrika Centro Esperantista --------------------------------------------------------- La 15-an de septembro 1980 Hans BAKKER skribis la unuan leteron, tiel komencante sian laboron por Afriko. Dum pli ol dudek jaroj li instruis la afrikanojn ne nur pri Esperanto, sed ankau pri konstruo de propra vivo. Hans tiel farighis patro de afrikano, kiujn li chiamaniere helpis kaj pluhelpas. Nun abundas Afrikaj Esperantistoj instruitaj de Hans. La laboroj de Hans pluiru kaj tial chi, Togolandanoj, kiuj transprenis preskau chiujn laborojn de li, iniciatis kreon de centro, kiu servu al Afrikaj Esperantistoj. Temas pri ACE (Afrika Centro Esperantista). Tiu chi celas daurigi la afrikan agadon iniciatitan en 1980 fare de s-ro Hans Bakker por la disvastigo de esperanto en Afriko, informe, eduke kaj aplike, en la humanisma spirito kiu inspiris lin. ACE shatus esti por la Afrika movado kio COE (Centra oficejo Esperantista) estis por la tutmonda movado en la unuaj jaroj de Esperanto. A - Listoj de laboroj - Laboroj koncerne nur Afrikon : temas chefe pri laboroj, kiajn Hans BAKKER faradis. Novaj povas aldonighi lau la cirkonstancoj. -Gheneralaj laboroj : temas pri laboroj, kiuj rilatas al tutmonda movado lau la kunlaborado de ACE kun chiu ajn Esperanto- organizajho. 1-) Laboroj por Afriko : a) Instruado perkorespondada: - Enkonduka E-kurso per "Nos 1er Pas" - Enkonduka E-kurso per " E-o for Beginners" - Kurso por komencantoj per " Kurso Ferez" - Kurso por progresantoj per " Por la Praktikantoj" - Kurso por Progresantoj per " la korektado de la ricevitaj leteroj" - Enkonduko al Esperantologiaj studoj b) Administrado de la Afrika Esperantistaro : ghisdatigo de informoj pri la afrikaj esperantistoj kaj E-organizajhoj c) Respondo al informpetoj venantaj rekte al la Afrika Centro ch) Rilatado kun unuopaj esperantistoj kaj kluboj kaj helpi ilin agadi por Esperanto. Por ACE tute ne gravas landaj asocioj, char la kluba vivo okazas pli en lokaj grupoj ol en asocioj. d) Redaktado de la Afrikaj gazetoj: HACE, OVo, ALVOKO, Afrika Reto ; ktp e)Eldonigado de verkoj de afrikanoj. f) Diversaj servoj al la Afrika Komisiono kaj al Afrika Oficejo de UEA 2- Gheneralaj laboroj Temas pri plenumado de taskoj kun kunlaborantaj organizajhoj. Organizado de renkontighoj, perado de servoj, organizado de internaciaj ekzamenoj, reprezentado, ktp. Dokumentoj pri programoj kaj niveloj de la ekzamenoj estas je chies dispono. Interesighantoj bonvolu peti tion de la centro. B- Labormetodo ============ La laboroj de ACE bazighas sur la principo "ju pli multaj, des pli ni vivas nian vivstilon". Esperanto do estas ne nur komunikilo sed ankau arta perilo, identigilo. ACE praktikos desubismon. Ghi tiel rekte servas al unuopaj Esperantistoj kaj ankau al kluboj. Havo de landa asocio estas bona, sed tute ne grava por ACE. Tiu chi rekte rilatos kun la lokaj kluboj, kiujn ghi helpos en la disvastigho de la lingvo. La utiligado de Esperanto jam nun estas grava. ACE do instigos al produktado de verkajhoj diverspecaj. Ghi organizos tra afrikaj landoj kursojn, ekzamenojn, E-renkontighojn, kaj klopodos, ke iam tutafrika rekontigho okazu sur la kontinento. C- Eldona agado -------------------------- Ghi precipas en la taskaro de Afrika Centro esperantista. Verkoj de afrikanoj ne shimu en tirkestoj. Libroj, son- kaj video-bendoj, KD, DVD, ktp de afrikanoj aperu. Kiuj jam havas tiajn projektojn, tiuj tuj rilatu kun ACE. La manuskriptoj de jenaj libroj estas jam tajpitaj kaj baldau ekaperos unu post la alia: - La regholando de Koyikro, prozajho, Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) - Gasuku la aventuremulo, prozajho, Nkwirikiye M. (Tanzanio) - Mia kredado, prozajho, GBEGLO Koffi (Togolando) - Rondo afrika rakonteÉ, poemaro, ADJE Adjevi (Togolando) - Festo de beno, prozajho, Prince Henry OGUINYE (Nigherio) - Mi ne scias, filozofiajho, GBEGLO Koffi (Togolando) - lirikaj literoj, , poemaro, Kompilajho de Heidi GOES (Belgio) kaj GBEGLO Koffi (Togolando) - Kontempleto, poemaro, GBEGLO Koffi (Togolando) - La historio de Esperanto en Afriko kun speciala atento al Togolando kaj Tanzanio; Heidi GOES (Belgio) - 16 OVOJ, lernolibro por progresantoj, GBEGLO Koffi (Togolando) Apero de HACE ============ Horizonto de Afrika Centro Esperantisto (HACE) tiel farighis la heroldo de ACE. Kiam la nomo AO pluestis en Togolando, estis ankau la periodajho TR'AFRIK'. Togolandanoj donacis la nomon AO al UEA, sed ne scias, chu ghi bezonus ankau TR'AFRIK'. Kun la preteco donaci ankau tiun nomon al eventuala periodajho de AO de UEA, la transprenintoj de la laboroj de Hans BAKKER decidis malkovrigi la horizonton de ACE per HACE. HACE estas periodajho, kiu regule aperos. Ghia numero NULO aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Por legi la retan version, necesas simple alighi al la grupo , skribante al Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio oni petu de la redakcio. LA KONTRAKTO ============= De oktobro 2005 ghis nun (januaro 2006), kiu sekvas informojn de la E-movado, tiu rimarkos, ke chio fokusighas sur Togolandon : chu finfine UEA havos kontrakton kun Instituto Zamenhof en Togolando. La tuta afero aperas kiel filmo, kaj char mankas la bendoj nun, oni povas tamen vidi la literojn. Jen ! En oktobro 2005 aperis artikolo DANGHERA LUDO en Libera Folio de Kalle KNIIVILA. Li informis, ke UEA havas oficejon en Togolando kaj la direktoro de la oficejo, dungita de UEA, havas intimajn rilatojn kun Civito. Kelkajn horojn post la apero de la artikolo, Istvan ERTL informis la komitaton pri la afero. Chirkau kvin komitatanoj reagis. Ankau la Beninano HOUNSOUNOU Fran¨ois, estrarano de TEJO pri Landa Agado, tiam akuzis s-ron GBEGLO Koffi kaj postulis, ke li pardonpetu pro kunlaboro kun Civito. Alia komitatano, Yves BELLEFEUILLE demandis chu Afrika Oficejo estas vera oficejo de UEA lau la Statutoj de UEA. Tiam devis respondi jese la ghenerala direktoro de UEA, Osmo BULLER. GBEGLO Koffi rilatis kun Yves kaj la estraro pri la respondo de la ghenerala direktoro. Dum Renato Corsetti aprobis la vortojn de Osmo, Yves tute ne povis respondi la demandon de GBEGLO Koffi, chu la respondoj de Osmo kontentigis lin. GBEGLO Koffi nur demandis chu vere lau la statutoj de UEA, Afrika oficejo estas starigita kaj havas direktoron. Ghis nun la demandon neniu respondis, char chiuj scias, ke la afero tute ne estas tia. Kion chiuj scias, tio estas, ke en 2005 UEA havis kontrakton kun Instituto Zamenhof. Temas pri unujara kontrakto, kiu pluvalidu en la posta jaro, se neniu el la subskribintoj petis ghian nuligon. La 31-an de oktobro 2005 Renato CORSETTI skribis al Instituto ZAMENHOF, ke UEA ne plu daurigos la kontrakton malnovan, sed proponos alian. Pasis la tuta monato novembro, kaj la 1-an de decembro 2005 aperis mesagho de Renato Corsetti kun la nova teksto de la kontrakto. La stabo de IZo/TIETo devis kunveni la 10-an de decembro por trakti pri la enhavo. Inter la 1-a kaj 10-a de decembro 2005 GBEGLO Koffi korespondadis kun Renato kaj Osmo por havi pli da klarigoj pri ilia teksto. IZo/TIETo komprenis, ke la estraro de UEA intermiksas Afrikan Oficejon kaj Instituton Zamenhof. Tiu chi jam havas sian Esperanto-fakon, kiu zorgas pri instruado de Esperanto en Togolando. Chio estu klare distingita. IZo/TIETo ne kashis sian deziron labori tute sendependa en sia fako Esperanta. Por helpi la estraron de UEA bone kompreni la situacion, IZo/TIETo la 12-an de decembro 2005 disponigis du proponojn al la estraro de UEA surbaze de ties propono. Pasis tuta semajno, kaj la estraro ne reagis, nek kvitancis pri ricevo de la proponoj de IZo/TIETo. La 20-an de decembro 2005 aperis mesagho de Renato. Tiu chi subtance diris, ke IZo/TIETo subskribu la kontrakton proponatan de la estraro de UEA, au ne plu estu kontrakto inter UEA kaj IZo pri Afrika Oficejo. Dum la 13-a Togolanda Kongreso en en Kpeme, de la 23-a ghis la 25-a de decembro 2005, la stabo de IZo/TIETo kunvenis, kaj ne povis akcepti la dikton de UEA. Respondo devis iri la 26-an de decembro 2005 al Renato. La esenco estas : "laborojn por Afriko Togolandanoj faradis antau 2005, kiam ne estis kontrakto, kaj la tuta laboro iradis glate kaj harmonie.. Char tiu chi kontrakto subskribita en 2005 nun donas problemojn, IZo/TIETo pretas daurigi la afrikajn laborojn, sed sen kontrakto ". Kiel kutime, ne venis reago, ke la estraro tamen ricevis la respondon de IZo/TIETo. Anstataue Renato skribis al la komitato, ke post longa intertraktado, ne povis okazi interkonsento inter UEA kaj IZo, kaj tiel tiu chi ne plu daurigos la laborojn de Afrika oficejo en 2006. Jen do Kalle en sia Libera Folio, informis, ke chesas AO de UEA en Togolando, dum Giorgio SILFER tie chi estis por Esperantologia semajno.La demando nun estas ? Kiu rifuzas, ke laboroj de Afrika oficejo okazu en Togolando ? Devis post veni al IZo/TIETo mesagho de Osmo, ke chesis ekzisti Afrika Oficejo en Togolando, kaj ke Togolandanoj listigu materialon de AO kaj ankau pretigu raportojn pri laboroj faritaj dum la jaro de la kontrakto. Jam en novembro 2005 Renato anoncis starigon de alia afrika komisiono. Chiuj scias, ke li kreas multajn retlistojn. Iujn li donis ankau al afrikanoj. Renato devis en tiu tempo shanghi la statuson de GBEGLO Koffi, de moderatoro al simpla membro, che pluraj retlistoj.. Devis veni mesagho de Hounsounou Fran¨ois al la retlisto Afrika Komisiono. Li invitis afrikanojn kandidatighi por nova komisiono. Fran¨ois preskau neniam antaue intervenis en diskutoj de la afrika komisiono ? kial ghuste li invitis homojn por nova afrika komisiono ? Kelkajn tagojn poste, afrikanoj kandidatis. Ankau GBEGLO Koffi tion faris. La limdato por kandidatigho estas la 5-a de februaro, sed jam la 9-an de januaro la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA jam formis sian Afrikan komisionon konsistantan el po du membroj el Benino kaj Kongolando Demokratia, kaj po unu el Kotdivuaro kaj Burundio. Dum homojn kandidatintajn rifuzis la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA, ili povis elekti iun, kiu tute ne kandidatis. Chiu el la membroj de la komisiono ricevis taskon, kaj s-ro HOUNSOUNOU Fran¨ois okupighas pri laboroj koncerne Afrikan oficejon, TEJOn kaj ILEIn. Kvankam la komitato ne jam estas informita pri translokigho de AO al Benino kaj pri starigo de nova komisiono de UEA, la ghenerala direktoro de UEA aperigis sian gazetaran komunikon pri tiuj du aferoj. Notindas tamen, ke li ne povis aperigi en 2000 gazetaran komunikon pri la starigo de tiama afrika komisiono, kvankam la estraro postulis tion de li. En sia gazetara komuniko Osmo informis, ke baldau estos starigita la stabo de AO kaj oni sciigos la Esperantistojn pri nomoj kaj adresoj. Chu estos nova kontrakto, au la estraro kaj ghenerala direktoro tajloros ion alian lau la vizaghoj de la Beninanoj ? Certe jes, afrikanoj devas lerni de tio chi ? La rolo de Europanoj en la politika situacio en Afriko estu ne pretervidata. Chiam Europanoj malbonintencaj dividas afrikanojn por bone regi ilin. Estas facile troveblaj komplicoj-afrikanoj, kiuj pro monavido "vendas" siajn samkontinentanojn kaj ankau la tutan kontinenton. Afrikanoj ege kulpas en tiaj aferoj, kiuj tute ne progresigas la kontinenton. Ne, afrikanoj estu memregaj kaj superu sian ambicion ? Nur tiel ili povas eviti multon, kaj gardi sian homan dignon ? Multaj afrikanoj malpurigas sin, facile kaptighante en retojn de malbonintencaj Europanoj. Ni, afrikanoj, bone pripensu la proponojn diversajn, antau ol ion akcepti. Se ni ne bone atentus, ni kreus problemojn ne nur al ni mem, sed al nia tuta kontinento. La laboroj por Afriko nun pluiras en la novaj Afrikaj Komisiono kaj Oficejo, chu kun au sen kontrakto ? Dume, ankau IZo/TIETo sen kontrakto kun UEA, pluagadas tute libera, sen premo de la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA. Mortis la kontrako de UEA kun IZo/TIETo, sed pluiras la afrikaj laboroj en Instituto Zamenhof. Eble la komitato legos la kontrakton de UEA kun la nova AO. Decas klarigi, ke la mencio UEA en tiu chi teksto ne temas pri la membroj de UEA, sed nur pri la estraro kaj ghenerala direktoro, kiuj siamaniere decidis "puni" Togolandanojn pro la plilarghigo de sia horizonto, ekkunlaborante kun Civito. Chu la kunlaboro en si mem estas peko ? La unua rezulto de tiu kunlaboro jam montras, ke la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA tute ne volas, ke afrikanoj enprofundighu en Esperantajn aferojn, kaj kion lernis afrikanoj, tion UEA neniam antaue disponigis al Afrikanoj. La estraro kaj ghenerala direktoro de UEA tiel agis por timigi afrikanojn, ke tiu chi rilatu ne kun chiuj E-organizajhoj. Ne, afrikanoj bezonas ne nur UEA-n sed ankau chiujn aliajn Esperanto-organizajhojn, kun kiuj ili nepre kunlaboru. Afrika Centro Esperantista malfermas la vojon al chiuj aliaj afrikanoj, kiuj pluestu en rilatoj ankau kun la Togolandanoj por la disvastigo de Esperanto en Afriko. ANONCETOJ ========== 1- La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj plufaratas enTogolando ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- Jhus aperis informo, ke Afrika Oficejo de UEA ne plu estas en Togolando. Tio estas ne tute vera, char nur la esprimo "Afrika oficejo de UEA" ne plu rilatas al Togolando. Esperantistoj en Togolando ekde 1995 komencis transpreni laborojn de Hans BAKKER, kiu faris tiujn kiel komisiito de UEA. En 2000 Hans BAKKER kaj la transprenantoj de liaj laboroj elpensis la terminon Afrika Oficejo por nomi la plenumantaron de tiuj laboroj. La agadon de UEA en Afriko financis membroj de UEA per siaj donacoj al Fondajho Afriko de UEA. En 2005 ankau la asocio UEA per siaj propraj rimedoj kontribuis en tiu chi laboro donante subvencion de 5000 euroj surbaze de kontrakto, kaj tiel plilarghighis la termino al Afrika oficejo de UEA.. Nun la estraro kaj ghenerala direktoro de UEA decidis shanghi la kontrakton al formo kiun la togolandaj aktivuloj ne povis akcepti. UEA nuligis la kontrakton je la fino de 2005, kaj tial la termino "Afrika Oficejo de UEA" ne plu ekzistas en Togolando. La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis che la Togolandanoj, tiuj daurigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando. Jen la adresoj : AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE) 11 BP 48, Lome 11, Togolando Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : afrikacentro@hotmail.com Eblas legi la retan periodajhon HORIZONTO de ACE per simpla aligho al la retlisto , skribante al Same atingos vin ankau kACE (Komunikoj de Afrika Centro Esperantista) 2- Materialo por anglalingvanoj -------------------------------------------- JEN NIA MONDO (libreto kaj kasedo) estas je chies dispono che ACE. Interesighantoj turnighu al ACE por havi la materialon. Eblas disponigi ankau malgrandan magnetofonon por legi la kasedon. 3- Afrika numero de Literatura Foiro ---------------------------------------------------- Tuj aperos afrika numero de la periodajho Literatura Foiro. Ghi estas afrika, char la enhavo konsistos preskau nur el tekstoj de afrikanoj. La aperigo de tiu chi numero estas unu el la projektoj de la Esperantologia Semajno en Togolando en 2005. Respondecas pri la laboro s-ro Antoine KOUASSI KOUABLAN Oni do sendu malplenan mesagnon al :hace-subscribe@yahoogroups.com Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w" REPRESO Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton. ================================== Kaprido mortinta tranchilon ne timas ========================================== POR SENDEPENDA KAJ FORTA AFRIKA AGADO PER AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA A. C. E. ------------------------------------------------------------------------------------- La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis che la Togolandanoj, tiuj daurigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE) 11 BP 48, Lome 11, Togolando Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : afrikacentro@hotmail.com Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, B¸-Kpota, Adidome, Lome Prizorgantoj : GBEGLO Koffi (administranto); DOUMEGNON Koffi (sekretario) Taskoj : organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto. HACE estas la periodajho de HACE. Ghi aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Krome estas ankau KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ghi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa. Por legi rete tiujn informilojn necesas simple alighi al la grupo , skribante al Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio. Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w" _____________________________________________________ Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi. Prefere diru chion en la mesagho mem. _____________________________________________________ -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.1.375 / Virus Database: 267.15.6/257 - Release Date: 10/02/2006