Bonvenon al A.C.E.


La laboroj de Hans BAKKER transprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista).

Kiuj en 2005 lernis ĉe la Togolandanoj, tiuj daŭrigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en

AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE)
11 BP 48, Lome 11, Togolando
Tel: (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557
Mobilo: (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61
E-poŝto: afrikacentro@hotmail.com
Domo: Institut Zamenhof,
Rue Passage des boeufs,
B-Kpota, Adidome, Lome
Prizorgantoj:
GBEGLO Koffi (administranto);
DOUMEGNON Koffi (sekretario)

Taskoj: organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontiĝojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto.
Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w"